02.28 愛拼才會贏——抗擊疫情的關鍵時刻,美國加州的老潘來信了

愛拼才會贏——抗擊疫情的關鍵時刻,美國加州的老潘來信了

新冠肺炎疫情發生以來,中國政府和人民抗擊疫情的努力和成效得到國際社會廣泛認可。2月19日,《我不見外——老潘的中國來信》一書作者潘威廉教授自美國加州寫來一封“老潘的美國來信”,在信中他從一名美國知識分子的視角,以他的科學理性和豐富閱歷告訴我們,中國政府為抗擊疫情所展現的公開、透明、高效和負責是世所罕有的,新中國建立的公共衛生體系和中國人民享有的醫療水平,是另一個容易被人忽視的中國奇蹟。

Klopodoj kaj rezultoj de la ĉinaj registaro kaj popolo en la batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19 estas internacie agnoskataj.

En la 19a de februaro profesoro William N. Brown, verkinto de la libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, sendis leteron el Kalifornio de Usono al kolegoj de la eldonejo.

Li diris, surbaze de scienca racio kaj riĉaj spertoj, ke la malfermeco, travidebleco, bonefiko kaj respondeco de la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la epidemio estas raraj en la mondo.

La publika sansistemo starigita post fondiĝo de la nova Ĉinio kaj kuracado ĝuata de la ĉina popolo estas alia miraklo ofte neglektita.

我們一起來看老潘是怎麼說的。

Ni legu kion li skribis.

親愛的外文出版社大家庭,

Karaj kolegoj el la Fremdlingva Eldonejo,

請接受來自加利福利亞的問候。希望在北京的每一位健康、平安!

Salutojn el Kalifornio! Ni deziras, ke vi ĉiuj estas sekuraj kaj sanaj en Pekino.

我們一直非常關注有關中國疫情的報道,很多報道令人感動,不僅是中國政府處理危機時表現出的能力,還有全體中國人民同心抗擊疫情的堅韌決心。一些中國朋友紛紛寫信告訴我,他們是如何樂觀地抗擊疫情。有位廈門女孩告訴我,她正處於14天醫學觀察期,她用手機訂購能夠送貨上門的生活用品,每天通過社交軟件在家學習、與朋友聊天。他們都很清楚,這種必要的隔離和限制是為了大家的安全。

Ni atenteme sekvas la novaĵojn pri COVID-19 en Ĉinio, kaj tiel kortuŝaj estas la reago de la ĉina registaro al la krizo kaj la firma decido de la ĉina popolo kontraŭbatali la epidemion! Multaj ĉinaj amikoj sendis al mi mesaĝojn pri kiel ili optimisme alfrontas la viruson.

Iu knabino en Xiamen skribis, "Mi estas en 14-taga kvaranteno. Mi povas poŝtelefone mendi vivbezonaĵojn, kiuj estas sendataj al mia pordo, kaj mi restas en kontaktado kun amikoj per sociaj retejoj kaj studas perinterrete. Ni scias, ke la kvaranteno kaj limigoj estas por nia sekureco."

世界真的應該感謝中國!因為世界上沒有哪個國家和人民可以用中國表現出的果斷和勇氣應對這個挑戰。

La mondo devas danki Ĉinion, ĉar neniu alia lando kaj popolo povas tiel decideme kaj kuraĝe alfronti la defion kiel Ĉinio montris.

諷刺的是,西方媒體總是把新冠肺炎病毒與SARS病毒相比,他們對2009年美國發生的流感閉口不談,對西方政府耗時數月卻使疫情失控的事實閉口不談。西方媒體對MERS(中東呼吸綜合症)的傳播事實也三緘其口,西方政府應對MERS的行為及其緩慢,致使病死率超過40%。相反,在中國,僅僅在兩週內,中國科學家們就已經分離出這種病毒的基因組,並及時公佈於世界。

Estas ironie, ke okcidentaj amaskomunikiloj komparas COVID-19 kun SARSo (Sever-Akuta Spira Sindromo), sed ili ne parolas pri la porka gripo en Usono en 2009 nek pri la fakto, ke la gripo ne estis bridita dum kelkaj monatoj.

Ili ne parolas ankaŭ pri MERS (Mez-Orienta Spira Sindromo), al kiu okcidentaj registaroj malrapide respondis, kaj ĝia mortokvanto superis 40%. Tamen en Ĉinio, ene de du semajnoj, ĉinaj sciencistoj apartigis la genaron de tiu nova viruso kaj publikigis rilatan informon al la tuta mondo.

至於向公眾宣佈這件事時的短暫耽擱——那是合理的。正如你在擁擠的房間裡不應大喊“著火了!”一樣,直到流行病完全確認前,我們不應給大眾帶去無畏的恐慌。這是常識!一旦政府在各方面作出了確認,反應是迅速和精準的,同時也作出了犧牲。中國政府正花費數十億美元去抗擊這場疫情,不僅僅為了中國的安全,也為了世界上其他國家的安全。

Pri la mallonga prokrasto por anonci la eventon al la publiko -- tio estis akceptebla. Samkiel ni neniam krias "fajris" en homplena ĉambro, ni ne devas paniki la publikon antaŭ konfirmo de epidemion ĝis kiam ĝi estas certa. Je tio konsistas prudento.

Sed post kiam la registaro certiĝis pri la epidemio, ĝi reagis rapide, decideme kaj eĉ sinofere. Ĉinio elspezas miliardojn da usonaj dolaroj ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por aliaj landoj.

我對中國醫療隊很好地應對疫情一點都不驚訝。許多人,包括中國人,會驚訝地發現,一些西方專家說,即使在20世紀70年代,中國農村和城市的醫療保健都比美國好。1979年,美國維克多·西德爾博士在政府面前發表了講話,他通過統計數據顯示,中國在滿足人民健康需求方面做得比富裕的美國更好,這激怒了不少領導人。

Mi ne estas surprizita pro la bonaj kondutoj de ĉinaj medicinaj taĉmentoj en traktado de la epidemio. Multaj homoj, inkluzive de ĉinoj, miras pri tio, ke iuj okcidentaj fakuloj diris, ke eĉ en la 1970aj jaroj medicina prizorgo en ĉinaj kamparoj kaj urboj estis pli bona ol tiu en Usono!

En 1979 d-ro Viktor Sidel parolis antaŭ reprezentantoj de la usona registaro kaj kolerigis kelkajn el ili, kiam li montris per statistikoj, ke Ĉinio faris pli bonan laboron por kontentigi sanpostulojn de la popolo kompare kun la riĉa Usono!

愛拼才會贏——抗擊疫情的關鍵時刻,美國加州的老潘來信了

上個世紀七八十年代,西德爾博士經常讀《中國建設》雜誌(《今日中國》的前身),並且曾3次訪問中國。他向美國政府領導人展示了紐約市嬰兒死亡率是上海的兩倍,非白人嬰兒死亡率是上海的三倍時,讓這些人感到震驚。他還展示了中國人在免疫方面比美國人做得更好。西德爾博士說,“中國是一個貧窮的國家,儘管她的科技水平很低,但在過去30年裡,中國人民的健康狀況取得了令人難以置信的進步。”

D-ro Sidel ofte legis la ĉinan gazeton China Reconstructs (kies nuntempa nomo estas China Today) kaj vizitis Ĉinion trifoje en la 1970-1980-aj jaroj.

Li konsternis la usonajn gvidantojn per siaj paroloj pri tio, ke la mortokvanto de beboj en Novjorko estis duobla de tiu en Ŝanhajo -- kaj la mortokvanto de neblankhaŭtaj beboj estis triobla.

Li ankaŭ klarigis pri kiel ĉinaj laboroj en imunigo estas pli bona ol la usona. Li diris: "Ĉinio estis malriĉa lando, sed malgraŭ la malalta teknologio-nivelo, Ĉinio havis nekredeblajn progresojn pri sanprizorgado de la popolo en la pasintaj 30 jaroj".


西德爾博士還把中國跟其他亞洲發展中國家做了比較,他說道,“在中國,你看到的都是基本健康的人民。如果你去過亞洲其他貧窮國家,你會對街上人們不同的外表和不良的健康狀況有一些不同的感覺。”

D-ro Sidel ankaŭ komparis Ĉinion kun aliaj evoluantaj aziaj landoj: "En Ĉinio oni kutime vidas sanajn homojn. Se vi vojaĝis al aliaj malriĉaj landoj de Azio, vi havas malsaman senton pri malsamaj aspektoj kaj malbona sanstato de homoj sur stratoj."

西德爾博士隨後說了一句令聽眾吃驚的話,“在一代人的時間裡,中國人的健康狀況發生了變化,但這種變化與醫學毫無關係。它與人們吃什麼、住什麼房子、穿什麼衣服、一起生活的方式有關。”緊接著,這位醫學博士又說了一句更加令人震驚的話,他說,“食物分配對健康的決定作用要比醫療保健重要得多。”

D-ro Sidel surprizis la aŭskultantojn, dirante: "Parto de ĉi tiu sanstat-ŝanĝo de la antaŭa generacio en Ĉinio havas nenian rilaton kun medicino.

Ĝi rilatas al manĝaĵoj, loĝejoj, vestoj kaj vivmanieroj." Lia sekva diraĵo estis pli surpriza. Li diris: "Dispono de nutraĵoj estas pli grava por sano ol medicina prizorgo."

說到中國的衣食住行,西德爾博士談到了“中國夢”。儘管過了幾十年,才有人真正把它稱為夢想,或者敢於相信它能夠真正成為中國的現實。

Pri pli bonaj manĝaĵoj, loĝejoj, vestoj kaj socio de Ĉinio, d-ro Sidel menciis la ĉinan revon. Kvankam pasis dekoj da jaroj, oni nomis ĝin revo aŭ kuraĝe kredis, ke ĝi ja povos fariĝi realo de Ĉinio.

很多人會因為病毒而記住2020年,但是歷史會因為中國實現了習近平總書記提出的消除貧困的目標,而記住2020年!

Iuj eble memoros 2020 pro la viruso, sed la historio memoros 2020, en kiu Ĉinio plenumas la celon forigi malriĉecon, iniciatitan de ĉina prezidanto Xi Jinping.

就在今天早上,我聽說外文出版社面對當下重重的挑戰,在迅速編輯出版《封城:武漢故事——堅守與逆行》這樣的書,祝賀!你們從未停止把中國故事向世界傳播的腳步,這是給我的驚喜。謝謝你們!這70年來,外文出版社幫助世界讀懂真正的中國,幫助世界看到“中國夢”如何變為“世界夢”。

Hodiaŭ matene mi aŭdis, ke malgraŭ malfaciloj la Fremdlingva Eldonejo redaktas la libron Bloki la urbon: Rakonto pri Wuhan.

Gratulojn! Vi neniam ĉesas mirigi min per diskonigo de Ĉinio al la mondo! Dankon, ke vi jam de 70 jaroj kontribuas por ke la mondo vidu la veran Ĉinion, kaj vidu ankaŭ, kiel la ĉina revo fariĝos la monda.

畢竟,所有的人都是夢想家,都希望自己的後代能過上更好的和平與繁榮的生活。但其他國家真的有希望嗎?

Ĉiuj homoj estas revemaj kaj esperas heredigi pli bonan vivon, kun paco kaj prospero, al siaj posteuloj. Sed ĉu aliaj landoj vere havas tian esperon?

當一位美國政府領導人對西德爾博士夢想在美國獲得更好的醫療服務能否成為現實表示懷疑時,西德爾博士回覆道,“正如你個人所知,實現有價值的目標從來都不容易。這不能阻止我們去嘗試。”

Kiam iu usona ŝtatgvidanto pridubis, ĉu la revo de d-ro Sidel pri pli bona kuracado en Usono povus fariĝi realo, d-ro Sidel respondis: "Atingi valorajn celojn, kiel vi scias, neniam estas facile. Tamen indas provi."

這就是外文出版社向世界所展示的,中國從不會停止嘗試的腳步,而激情和堅持是會有回報的!正如我們在福建常說的——愛拼才會贏!

Ĉinio neniam ĉesas provi, kaj pasio kaj persistemo estos repagitaj. Tio estas kion la Fremdlingva Eldonejo montras al la mondo. Kiel ni diras en Fujian: Venko venas de klopodoj!

愛拼才會贏——抗擊疫情的關鍵時刻,美國加州的老潘來信了

謝謝外文出版社!我從上個世紀七十年代起就開始讀你們的出版物,當時從未想過將來有此殊榮與你們合作。今年,2020年,你們一定有更多的中國故事要與世界分享。我們已經有關於中國政府和人民如何努力克服病毒的故事,也有了這個世界上人口最多的國家如何消除貧困的故事。

Dankon al la Fremdlingva Eldonejo. Mi legas viajn publikaĵojn ekde la 1970aj jaroj, sed mi neniam imagis, ke iutage mi havus la honoron kunlabori kun vi. Ĉi-jare vi certe prezentos pli da ĉinaj rakontoj al la mondo.

Ni jam havas rakontojn pri la batalo de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ la viruso. Ni havas ankaŭ rakonton pri forigo de malriĉeco en la lando kun plej multe da loĝantoj.

加油!外文出版社!讓我們繼續用中國故事給世界帶來希望。

Strebu, la Fremdlingva Eldonejo! Ni daŭre donu esperon al la mondo per ĉinaj rakontoj!

向你們獻上我所有的崇敬與愛!

Respekton kaj amon al vi ĉiuj.


潘維廉

Bill Brown


2020年2月19日

Februaro 19, 2020


愛拼才會贏——抗擊疫情的關鍵時刻,美國加州的老潘來信了


分享到:


相關文章: