民航局:目前平均每天入境旅客兩三千人

民航局:目前平均每天入境旅客兩三千人

民航局4月15日介紹,國際客運航班調整以來,平均每天入境旅客維持在兩三千人左右。統計顯示,截至4月14日,35家中外航空公司執行來自日本、韓國、美國、加拿大等29個國家的國際入境客運正班和包機250班,運送入境旅客50306人。

La 15an de aprilo la Civila Aviada Administracio de Ĉinio deklaris, ke ekde rearanĝo de internaciaj flugoj, la ĉiutaga nombro de pasaĝeroj enirantaj en Ĉinion kalkuliĝas al 2 000-3 000. Laŭ statistiko, ĝis la 14a de aprilo 35 ĉinaj kaj eksterlandaj flugkompanioj plenumis 250 flugojn normalajn kaj ĉartitajn el Japanio, Sud-Koreio, Usono, Kanado kaj aliaj 25 landoj kaj transportis 50 306 pasaĝerojn al Ĉinio.


此外,疫情發生以來,民航局安排臨時航班(包機)赴疫情嚴重國家接回中國公民。3月4日至4月12日,共安排16架次臨時航班協助在伊朗、意大利、英國、美國、西班牙的2744名中國公民回國,其中留學生1449名。

Krome, post eksplodo de la epidemio la administracio aranĝis provizorajn flugojn (ĉartitajn) por hejmenrevenigi ĉinajn civitanojn el landoj severe trafitaj de la epidemio. De la 4a de marto ĝis la 12a de aprilo 16 flugoj estis aranĝitaj kaj 2 744 ĉinoj, inkluzive de 1 449 ĉinaj lernantoj, el Irano, Italio, Britio, Usono kaj Hispanio revenis al Ĉinio.

民航局:目前平均每天入境旅客兩三千人



分享到:


相關文章: